Kunkongreso
La skota ĉefurbo Edinburgo gastigos Kongreson kunorganizatan de Esperanto-Asocioj de Britio kaj de Skotlando kaj bonvenigas homojn tra la Esperanto-mondo. La kongreso okazos de vendredo la 20a ĝis dimanĉo la 22a de aprilo 2012 en histoririĉa urbo.
Sed jen ne ĉio! Lundon la 23a kaj mardon la 24a okazos poskongresaj ekskursoj al Rosslyn Chapel, La Radego de Falkirk, Glasgovo, Lago Lomond kaj Distilejo Glengoyne. Neniam antaŭe tiel facilis viziti tiom da Skotlando kaj samtempe sperti Esperanton ene de nur kelkaj tagoj.
La kongresejo situas rekte apud la ĉefstrato Princes Street, kiu ebligos al ĉiuj vagi tra Edinburgo laŭplaĉe dum libertempo vespera post tagoj de Esperantumado. La programo inkluzivas aŭskultindajn kontribuojn de ĉefparolanto István Ertl kaj viziton al la Skota Parlamentejo gvidatan de Esperantista dungito.
Kontraŭ kotizo de 60€ oni ricevos ne nur la tutan programon sed ankaŭ bufedon vendredon, leĝerajn lunĉojn kaj sabaton kaj dimanĉon, kaj trink-paŭzojn kun kukoj.
La kosto de la postkongreso estas 70€ kaj ebligos al vi vojaĝi en Skotlando ene de kelkaj tagoj sen devi aranĝi mem veturadon kaj liston de vizitindaĵoj.
Edinburgo atingeblas de loka flughaveno nur 5km for de la kongresejo. Ne mistrafu la okazon! Plenaj detaloj kaj aliĝilo haveblas en tiuj ĉi paĝoj de la supra fal-menuo.