Brita Kongreso de Esperanto

Ĝardenurbo Letchworth 2007 majo 4-7

Rimedoj por Handikapuloj

La kongresejo, Plinston Hall, estas alirebla por homoj en rulseĝoj. Ĉiuj ĉambroj estas en tera etaĝo, escepte de la galerio. Por atingi la galerion eblas uzi ŝtuparan lifton.

Por aŭdhandikapitaj partoprenantoj, ekzistas induktaj cirkvitoj por viaj aŭdhelpiloj.

Se vi havas handikapon aŭ alispecan specialan bezonon, bonvolu sciigi al ni kun via aliĝo.

Por partoprenantoj kun fumhandikapo, ni bedaŭrinde ne povos komplezi! La tuta kongresejo estos senfuma zono.