Brita Kongreso de Esperanto

Ĝardenurbo Letchworth 2007 majo 4-7

Ekskursoj

Lundo estas ekskursa tago. Ni organizas ekskursojn por ke kongresanoj sentu ke la vizito al la kongresa urbo estas ne nur por kongresi, sed ankaŭ por iom turismi kaj ĝui la kuneston de aliaj Esperanto-parolantoj. Multaj freŝaj ideoj ekaperis pere de ĝuste tiaj renkontiĝoj.

La ĉambro galerio estos malferma por duhora periodo matene, donante lokon por senstreĉe renkontiĝi. Pri la eblecoj de ekskursoj ni ankoraŭ prilaboras. Unu ebleco estas leĝere vagadi al vizitindaj lokoj en kaj ĉirkaŭ­ la urbo mem, kun antaŭaranĝitaj renkontiĝoj por trinkado, manĝado, kaj distriĝo, tiel ke nepromenemuloj povu kuntrinki, kunmanĝi kaj kundistriĝi. Pri aliaj eblecoj ni prefere anoncu kiam estos io konkreta.