Brita Kongreso de Esperanto

Ĝardenurbo Letchworth 2007 majo 4-7

Novula Programo

Ĉu vi estas novulo al Esperanto? Se jes, vi bezonos helpon por ĝui kaj profiti el la kongreso. Formala lingvo-kurso eble ne estas la plej bona solvo por vi dum nursemajnfina evento, sed ni povas proponi helpantojn, kiuj povas gvidi vin tra la lingvo kaj la programeroj. Tiel vi lernos per praktikado, kiel entrepreni simplajn konversaciojn en Esperanto kun kongresanoj. Vi ekhavos la guston de io nova, io mirinda!

Kaj, kompreneble, muziko estas internacia. Niaj muzikaj prezentoj estos ĝuindaj kaj ĝueblaj, eĉ‰ kun minimuma lingvoscio!