Brita Kongreso de Esperanto

Ĝardenurbo Letchworth 2007 majo 4-7

Kongresa Temo: Renoviĝo

Ĉu Esperanto estas lingvo de la pasinteco aŭ­ de la estonteco? Ĉu ĵurnalistoj prave demandas "Kio ajn okazis al Esperanto?", aŭ ĉu la nuna kvieto de la brita movado estas nur dumtempa fenomeno? Ĉu la prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio pravis kiam li nomis la fruajn Esperantistojn naivaj? Se jes, Ĉu ni mem estas naivaj? Ĉu la brita movado ankoraŭ strebas por antaŭenigi Esperanton kiel duan lingvon por la mondo?

Ĉu estas neeviteble ke Ĉiuj membroasocioj perdas membrojn? Ĉu estas eĉ la vero? Ĉu la disfalo de nia federacia strukturo estas neevitebla, aŭ ĉu estas io kion ni povas fari pri tio? Ĉu la lokaj kluboj nepre estas destinitaj al forvelkado, dum la manpleno de aktivaj membroj maljuniĝas kaj formortas? Se ne, kio estu la rolo de Esperanto-klubo de la estonteco?

Aŭ ĉu prefere ni ĉesu demandi 'Ĉu?', kaj anstataŭe ni demandu 'Kiel?'.